Nicht lieferbar
Malfrue novembre - Jansson, Tove
Schade – dieser Artikel ist leider ausverkauft. Sobald wir wissen, ob und wann der Artikel wieder verfügbar ist, informieren wir Sie an dieser Stelle.
  • Broschiertes Buch

Kolektiĝas en la malplena Mumindomo gastoj, kiuj devas klopodi por laŭkapable loĝi kaj vivi unu kun la alia. En la ĝardeno kuŝas la blua vitroglobo sur sia kolono, spegulante grandajn ŝanĝojn, dum la novembra mallumo densiĝas.

Produktbeschreibung
Kolektiĝas en la malplena Mumindomo gastoj, kiuj devas klopodi por laŭkapable loĝi kaj vivi unu kun la alia. En la ĝardeno kuŝas la blua vitroglobo sur sia kolono, spegulante grandajn ŝanĝojn, dum la novembra mallumo densiĝas.
Autorenporträt
Tove Jansson (1914-2001) estis svedlingva artistino kaj verkistino el Finnlando. Ŝiaj infanlibroj pri Mumintrolo kaj aliaj estaĵoj en Muminvalo fariĝis tutmonde konataj, sed ŝi verkis ankaŭ romanojn kaj novelojn por plenkreskuloj.Tove kreskis en artista familio en Helsinko. Ŝia patro estis skulptisto, ŝia patrino desegnisto.Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkaj fantaziaj estaĵoj. Unu el ili, Mumintrolo, fariĝis ŝia kvazaŭa identigilo. Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi komencis verki rakontojn pri la aparta mondo de Muminvalo kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. La ilustraĵojn de la rakontoj ŝi kompreneble mem desegnis. En 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tre sendependa verko, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj klasika infanlibro de tiu speco, kiu ravas ankaŭ plenkreskulojn. Sekvis aliaj verkoj, kaj baldaŭ ili ĉiuj aperis en alilingvaj tradukoj. La libroj pri Mumintrolo estas legataj kaj ŝatataj de infanoj kaj plenkreskuloj en multaj landoj.Sume aperis pri Muminvalo ok longaj romanecaj rakontoj, unu kolekto de mallongaj rakontoj kaj kelkaj bildlibroj kun versoj por etaj infanoj. Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn.