Sed ekonomia kresko kaj socia progreso ja ne iras nepre man-en-mane. Ne nur disidentoj dorlotataj de la okcidenta propagando, ankau gvidantaj reprezentantoj de la Komunista Parto de Cinujo montras sin en zorgo pri la kreskanta abismo inter malriculoj kaj riculoj, pri la gis nun ne sufice solvita diferenco inter urbo kaj kamparo, inter oriento kaj okcidento de la lando, pri la neceso investi pli por kontrauagi la klimatan varmigon kaj pri multaj kromaj problemoj, kiuj estas gis nun ne sufice akompanataj fenomeoj de la vigla ekonomia levigo.
Tamen, la fakto, ke tiuj problemoj elparoleblas kaj diskuteblas en la lando mem - kion atestas ne nur la tri kontribua1joj el la plumo de cinaj sciencisto, enprenitaj en tiu ci libreto, sed ankau multaj gazetoj en la angla el la PR Cinujo -, esperigas nin, ke la verdikto de Manfred Szameitat "Sukcesa, sed ne socialisma" ne etos la lasta vorto pri la vojo de tiu giganta lando. Sed sajnas al ni necesa konatigi tiajn argumentjn, same kiel tiujn de aliaj analizistoj, kiuj venas al rekte malaj konkludoj.
Kvankam la 1-a eldono de tiuj ci tekstoj aperis jam en la jaro 2009, ili - escepte de pluraj ciferoj - gis nun perdis neniom da sia aktualeco. Pro tio la Monda Asembleo Socia (MAS) nun reeldonas ilin, interalie car ili povas ankau tre bone helpi kompreni la aktualan nov-orientigon de la cina ekonomio post la plejparta superado de la pandemio en la lando mem kaj dum la daura furiozado de tiu krizo tutmonde.
Ni rekomendas ankau la jus eldonitan paroladon de la cina prezidanto Xi Jinping kaj de aliaj autoroj pri la marksismo en Cinujo (isbn 978-2-36960-252-1).
Dieser Download kann aus rechtlichen Gründen nur mit Rechnungsadresse in A, D ausgeliefert werden.